Laikeco

La devizo de la Franca Respubliko sur preĝejo en Francio. Jen io tre malofta pro la franca principo de laikeco. Tamen francaj flagoj sur preĝejoj restas tre kutimaj en Francio (ŝtata flago sur preĝejo en multaj aliaj landoj estas apenaŭ imagebla).

Laikeco estas principo pri distingo, ene de la franca ŝtato, inter la civila socio kaj la religia socio. Ĝi ankaŭ estas la eco de tiuj institucioj, kiuj respektas tiun principon.

Laŭ tiu principo, la religio apartenas al la intimeco de ĉiu individuo. La religiaj konvinkoj (aŭ nekonvinkoj) de ĉiuj, tiam estas ignorataj de la administrejoj.

La laikeco postulas instruadon, en kiu la religia instruado (laŭ la senco "instruado de la fido"), ne ekzistas. Tamen, la prireligia instruado ne estas neakordigebla kun la laikeco, kondiĉe ke temu nur pri priskribo de la religiaj kutimoj, kaj ke ĉiuj religioj estu egale pritraktitaj, laŭ ekstera vidpunkto (konsiderante, ke tio eblas).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search